Samba kvoto per diskbildo sur OpenBSD
Se oni havas komunan Samba dosierujon, kiu estas publika kaj kiun ankaŭ gastoj povas atingi, oni eble volas limigi la grandon de tiu dosierujo. Alikaze la uzantoj povus plenigi la tutan disponeblan diskospacon.
Unu metodo por akiri tiun celon estas, ke oni kreas virtualan diskon, kiu estas fiksgranda.
Permana agordo
Unue kreu la dosieron, kiu estos la bildo de nia virtuala disko.
dd if=/dev/zero of=/home/smb.img bs=1M count=100
Agordu la virtualan diskon vnd0
:
vnconfig vnd0 /home/smb.img
Kreu novan dosiersistemon en la bildodosiero:
newfs /dev/rvnd0c
Nun surmetu la novan dosiersistemon ĉe vnd0
sur la deziratan surmetingon:
mount /dev/vnd0c /home/samba
Vi povas demeti la virtualan diskon kaj malagordi ĝin per la sekvontaj komandoj:
umount /home/samba
vnconfig -u vnd0
Aŭtomata agordo ĉe praŝargo
Metodo 1
Aldonu jenan linion al /etc/fstab
:
/dev/vnd0c /home/smb ffs rw,noauto 0 0
Memkompreneble aŭtomate surmeti la virtualan diskon ne eblas, ĉar ĝi ja estas en bildodosiero, kiu troviĝas en la normala dosiersistemo, kiun la operaciumo unue devas surmeti.
Tamen la surmeto kaj la agordo povas okazi en /etc/rc.local
. Ĉi tiu dosiero estas plenumata je preskaŭ la fino de rc
, kiam la normalaj dosiersistemoj jam estas surmetitaj. Do aldonu jenon al /etc/rc.local
:
vnconfig vnd0 /home/smb.img
mount /home/samba
Ĉe sistemfermo la sistemo demetas la surmetitajn diskojn kiel ili estas difinitaj en fstab
. Tamen kio okazas al la agordita vnd0
pseŭdodisko?
Mi demandis pri tio en la retbabilkanalo #openbsd ĉe Freenode. La respondo estis, ke la sistemo sorĉe demetas ĉiun diskon senmakule kaj oni neniam havis problemon kun vnd pseŭdodiskoj, kiu estis ankoraŭ konektitaj ĉe sistemfermo.
Metodo 2
Laŭ la manlibro de mount_vnd(8)
ni povas ankaŭ agordi vnd aparatoj uzante mount
.
Aldonu la sekvontajn du liniojn al /etc/fstab
:
/home/smb.img /etc/vnd0c vnd rw,noauto 0 0
/dev/vnd0c /home/smb ffs rw,noauto 0 0
Enigojn kun la noauto
opcio oni povas nur eksplicite surmeti (mount -a
ignoras ilin), do ni bezonas jenan en /etc/rc.local
:
mount /dev/vnd0c
mount /home/samba