Malsanulejo
La tagojn de la lasta semajno mi pasigis en malsanulejo. Vendredon la 10-an de Julio mia ventro ekdoloris ĵus post laborado. La doloro ne estis tre severa, do mi ne vere atentis ĝin kaj preskaŭ je la dek kvina mi tagmanĝis. Tio estis grandega eraro. Vespere mi jam havis febron kaj la doloroj plifortiĝis.
Ni transsaltu sabaton - kiam mi pli bone fartis - kaj skribu pri dimanĉon. Eĉ pli precize pri la okazaĵoj de la nokto de dimanĉo. Tiam mi havis dolorojn tiel fortajn, ke mia edzino vokis la telefonnumeron por sankrizoj. La kuracisto alvenis ĉirkaŭ du horoj poste, injektis ion en mian postaĵon por mildigi la spasmojn, plenigis formularojn, vokis la ambulancon kaj sendis min al malsanulejo. Post unu horo la ambulanco alvenis kaj portis min al la malsanulejo.
Unue oni portis min al la sukurejo, kie oni eltiris sangon, donis al mi likvaĵon intravejne kaj ekzamenis mian pulson kaj sangopremon dum du horoj proksimume. La kuracisto faris ankaŭ KOVIM-19 teston. Poste oni portis min kun la lito al la tria etaĝo, kie mi havis unu ĉambron por mi mem. Mi estis ja izolita, ĉar ni devis atendi unu tagon por la rezulto de la kronvirusa testo. Tio estis bona, ĉar mi ne vere ŝatas dormi en ĉambro plene de nekonatuloj. Estis jam la 2-a horo en la nokto. Mi klopodis duŝi, kio ne estis simpla farado pro la intravejna tubo pendante de mia kubutokurbiĝo.
Duŝi vere estis malbona ideo ĉar akvo senfortiĝis la gluilojn fiksitajn la vejnan enirejon, kiu nadlo frumatene en lundo forlasis la vejnon. Plej verŝajne ĝi jam antaŭe ne estis bone sidanta en la vejno, ĉar mia brako ŝvelis kvazaŭ la likvaĵo fluis rekte en ĝin kaj ne en la vejnon. Mi ricevis novan nadlon en la alia (maldekstra) brako, sed nun proksime al la manartiko. La flegistino uzis tiom multe da gluilo, ke tiu eniro persistis ĝis vendredo.
Mi estis eksigita en vendredo kaj en la kvin tagoj (krom la nokto de dimanĉo), kiujn mi pasigis en la malsanulejo oni faris multajn ekzamenojn, interalie magnetresonancan tomografion. Nepre ankaû sango estis multfoje eltirita kaj miaj brakoj eĉ nun havas bluajn makulojn. Krom tio mi iom post iom pli bone fartis.
Venis vendredo kiam mi havis du ekzamenojn, la jam menciitan MRT kaj ultrasonografion. La flegistino en la vespero de ĵaŭdo menciis, ke ŝi informis la transportservon, ke ili puŝu min kun mia lito al tiuj ekzamenlokoj. Sed en la frumateno de vendredo alia flegistino demandis, ke mi povus piediri al la sonografia stacio. Memkompreneble, mi diris, ke vi malkaŝas kie tiu stacio troviĝas. Ŝi eksplikis la vojon kaj mi facile trovis mian celon, ĉar mi nur devis sekvi direktosignaron. Kvankam sonografio estis en alia konstruaĵo mi povis piediri en pantoflojn portante mallongan pantalonon, ĉar ĉiuj konstruaĵoj estas interkonektitaj per grandaj koridoroj parte havantaj vitrajn tegmentojn. Ene de unu koridoro eĉ arbo staris.
La sola pozitivaĵo estas, ke mia kronvirustesto estis negativa. Cetere mi nun bone fartas, sed la kuracisto diris al mi ke mi devas decidi ĉu mi volas operacion aû ne. Li konsilis esti operaciita, ĉar la kuraciloj jam ne havas grandan efikon sur la malsanan parton de mia intesto. Tamen tio signifas, ke la koncerna parto devas esti eltranĉita. Mi havas tempon ĝis la fino de la venonta semajno por decidi…
Aldona rakonto: mi sukcesis detrui mian puloveron en vendredo. Oni forigis la nadlon de mia brako kaj algluis tamponon al tiu loko. Mi faldis la puloveron almetante ĝin al mian brakon kaj ĝi ankaû kovris la tamponon. Do mi ne registris, ke la tampono estas plena de sango, nur kiam mi sentis la malsekecon sur mia brako. Sed tiam la pulovero ankaû malsekiĝis per sango. Mia kara edzino jam ne povis savi ĝin…