Picard
En la lasta semajno ni - mia edzino kaj mi - spektis la televidserion “Picard” per la laŭpeta videoservo de Amazon Prime. Mi fojfoje spektis elsendojn de la serio Stela Vojaĝo: La Sekva Generacio kiam mi estis lernanto en mezlernejo kaj en universitato. Tamen mi spektis nur ĉiun epizodon de du serioj: Voyager kaj Enterprise (kun kapitano Jonathan Archer).
Picard estas bona serio. Kial? Pro la interesanta scenaro aŭ pro la aktoroj aŭ la vidaĵoj? Jes, pro ĉi tiuj aspektoj. Sed ekzistas ankaŭ unu aldona aspekto: mi povis denove renkonti la konatajn figurojn. Krom kapitano Picard - nun emerita admiralo - ni povis vidi Data, Riker, konsiliston Troi kaj eĉ la eksborg Sep el Naŭ!
Sep el Naŭ estis vera surprizo. Kiel mi jam menciis mi ja vidis cxiun epizodon de Voyager, en kiu serio ŝi havas grandan rolon. Tiuj renkontoj revokis en mi la memoron pri la antaŭparolo de Stephen King en sia libro “The Stand”. Li skribis, ke li ricevis multajn leterojn adresitajn al la roluloj aperantaj en sia verko kvazaŭ ili estus vivantaj homoj. (Cetere mi ankaŭ amis Frannie.)
Mi havis similajn sentojn vidante la rolulojn en Picard, kiujn mi jam “konis”. Ili montriĝas al mi ankaŭ kiel vivantaj homoj kaj mi vere ĝuis vidi iliajn novajn aventurojn.
Al mi ankaŭ tre plaĉis, ke la lasta epizodo de la unua sezono komplete finis la rakonton kaj ni ne bezonas atendi ĝis la eldono de la dua sezono por vidi kiel la aventuroj kontinuas. Hodiaŭe, kiam la firmaoj produktantaj tiujn seriojn ŝatas senfinajn rakontojn por ke la spektantaro ne ĉesu spekti la seriojn kaj ili havu profiton.
Fakte mi jam mendis la tutan serion “La Sekva Generacio” ĉe Blu-radiaj diskoj. La plejmulto de la recenzoj pri la Blu-radia eldono estis treege bonaj, laŭdante la altkvalite restoraciitajn bildojn. Mi tre atendas la diskojn, sed mi devas esti pacienca ĝis la 4-a de Aprilo, ĉar pro la kronviruso retaj vendejoj nuntempe havas multegajn da mendoj.