XSLT
En gopher mi trovis interesan hejmpaĝon. La kreinto uzis XML
kaj XSLT
stilfolioj por prezenti la paĝojn. Interesege! Mi iam dumtempe devis uzi XSLT en mia laboro, sed mi neniam vere lernis uzi ĝin.
Mi eĉ forgesis, ke retumiloj subtenas XSLT stilfoliojn. La kreinto skribis, ke la nunaj retumiloj subtenas nur la unuan verzion de la stilfolioj. Do se vi volas uzi XSLT 2.0 aŭ 3.0 vi plej verŝajne devas bildigi la rezulton servilflanke.
Malgraŭ la malfacilaĵoj estes treege interesa, ke la klientflanka bildigo per XSLT stilfolioj ankoraŭ funkcias en hodiaŭaj retumiloj.