Mi uzadas fish kiel mia defaŭlta ŝelo, sed mi nun alfrontis kelkajn malfacilaĵojn pro tio.

Por programado mi kutime uzas Visual Studio Code kaj en la lasta semajno mi malkovris la eblon uzi VS Code por programi rekte ĉe la fora servilo tra sekurŝelo. Oni devas instali la kromprogramon Remote - SSH kaj poste oni povas konekti foran komputilon. La kromprogramo eĉ legas la agordojn de ssh kaj ofertas eblon elekti inter la gastigaj komputiloj troveblaj en la dosiero ~/.ssh/config.
Mi skribas ĉi tiun blogaĵon nun ankaŭ en VS Code kaj tra sekurŝelo ĉe la maŝino, kiu gastigas ĉi tiun paĝaron.

Mi skribis etan programon en Python kaj uzis virtualan medion kreitan per venv por instali la dependecojn de mia programeto. Bonega funkcio estas, ke VS Code aŭtomate detektas, ke oni uzas virtualan medion kaj tuje provas aktivigi ĝin. Strange tio bone funkcias ĉe mia loka komputilo, la komprogramo detektas ke mi uzas fish ŝelon kaj rulas la skripton activate.fish. Kontraŭe tio ne funkcias ĉe la fora maŝino malgraŭ tio, ke mia defaŭlta ŝelo estas fish ankaŭ tie. La kromprogramo provas plenumigi la bash skripton.
Mi nepre povas aktivigi la medion mem, do mi kiel provizora solvo malŝaltis la aŭtomatan aktivigon. Mi ĝis nun ne vere havis emon por analizi la kialon.

Ankaŭ la sencimigo ne funkcias kaj ĝi iel ankaŭ postulas bash ŝelon. Pri tiu problemo ankaŭ ekzistas atentindaĵo ĉe Github.