Ventoturbino
Hodiaŭ mi vizitis ventoturbinon. Mi ĉiam nur vidis ilin el la malproksimo kaj el ia veturilo, mi vere neniam vidis unu starante en la proksimeco de ĝi.
Hodiaŭ frumatene mi decidis, ke mi faros malgrandan aŭtan ekskurson kaj vizitos ventoturbinon.
Mi trovis retpaĝon ĉe tiu oni povas vidi la lokojn kie la turbinoj estas instalitaj kaj mi trovis multajn turbinojn ĉirkaŭ mia urbo.
Mi veturis ĉirkaŭ 25 minutojn kaj trovis min sur granda kampo. Estis 3 ventoturbinojn tie, unu granda kaj du ne tiel grandaj. Mi parkis mian aŭton rekte en la enirejo de neasfaltita vojo, kiu kondukis al la turbino. Mi volis aŭdi kian bruon la turbino faras, do mi promenis en la direkto de la turbino. Ĝi faras grandan kuriozan bruon. Estis tre interesa sperto aŭdi tion kaj vidi tian altan turon.
Mi eĉ fotis ĝin.